Spontanea generado

Spontanea generado"spontanea generiĝo" estas la teorio, ege disvastigita en la antikvaj epokoj ĝis la 17-a jarcento, laŭ kiu la vivo povus naskiĝi spontanee el senvivaj elementoj kvankam influitaj per diversaj faktoroj.

Oni opiniis, fakte, ke la vivaj estaĵoj, kiel homo kaj bestoj, vermoj kaj insektoj, povas estiĝi spontanee el la koto aŭ el kadavroj putriĝantaj.[1]

Tiu teorio estis malpruvita de Francesco Redi Lazzaro Spallanzani. Francesco Redi metis putrajn vianderojn en serion da ujoj, el kiuj iuj fermitaj kaj iuj malfermitaj, kaj pruvis ke la larvoj estiĝis nur kie la muŝoj estis povintaj deponi ovojn.

Iom post iom la teorio de spontanea generiĝo estis progresive forlasita. Tamen, la ideo iom repopulariĝis post disvastiĝo de la mikroskopo. Oni rimarkis fakte, ke sufiĉis lokigi organikajn substancojn putriĝantajn en loko varma por vidi strangajn “vivantajn bestetojn” aperi sur la surfaco. Itala esploristo Lazzaro Spallanzani pretigis infuzaĵojn kaj ilin sterilizis per pli unuhora bolado. Iuj de tiuj infuzaĵoj estis enŝovataj en vitrajn ujojn kaj tuj post flamsigelitaj. Spallanzani rimarkis ke en tiuj lastaj ujoj ne okazis “spontanea generiĝo” kaj ke la infuzaĵoj ne malklariĝis nek eblis observi mikroorganismojn sub la lensoj de la mikroskopo. Tiuj ellaboraĵo kaj eksperimenta malkovro lin famigis tra tuta Eŭropo.

Sed kiam la kverelo fariĝis tro akra[2], okazis la eksperimento de Louis Pasteur.

  1. Tamen ne forgesendus ke ĉi-kaze spontanea ne signifas senkaŭza ĉar la tiamaj filozofoj atribuis la fenomenon al la influo de la astroj. Ili eraris pri la kaŭzo kiu por la modernaj eksperimentuloj identiĝas en la scienca principo vivo el vivo.
  2. La spontanea generado ŝajnis porti konfirmon al materiismo kaj al ateismo pro evidenta senbezono de supera Dio kreanta, dum la dikredantoj ĝenerale fervoris por la kontraŭa tezo, nome tiu de “vivo el vivo”.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne